
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Du bonaj amikoj promenis en arbaron kaj urso atakis ilin. Unu ekkuris, grimpis sur arbon kaj kaŝis sin, la alia restis sur la vojo. Kio restis al li fari? Li ĵetis sin sur la teron kaj ŝajnigis sin mortinto.
La urso aliris, flaris la knabon, kiu ĉesigis eĉ la spiradon. La urso flaris la vizaĝon kaj, opiniante lin mortinta, foriris.
Kiam la urso jam estis for, la amiko deiris de la arbo, ekridis kaj demandis:
– Diru, mi petas, kion la urso flustris al vi en la orelon?
– Ĝi diris, ke malfidela estas la homo, kiu en danĝero ne helpas sian amikon.
El la rusa tradukis Geza Kurucz. Bildo de Pavel Rak.
Aperis en Juna amiko 1997/3.