
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Vi bezonas energion por ellitiĝi en la mateno. Por kuri aŭ bicikli al la lernejo. Aŭ iri per aŭtomobilo al laborejo. Kuiri manĝon vi ne povas sen energio. Post peza tago, vi volas ripozi antaŭ televidilo, aŭ malripozi antaŭ komputilo. Por legi dum endormiĝo, vi bezonas energion. Elŝalti la lumon kaj via bezono por energio ne ĉesas. Eĉ ronki postulas energion.
En viaj sonĝoj vi reiras al la marto de 1996. Tiam la revuo Juna amiko aperigis tutan numeron pri Energio. Jen ĝia enkonduko:
"Ĉiu bezonas energion. Ni bezonas energion por pensi, por paroli, por moviĝi, por labori kaj por ludi. Ni bezonas energion por vivi. Ni manĝas por doni energion al niaj korpoj. Niaj aŭtoj "trinkas" oleon kaj benzinon por transporti nin. Niaj helpiloj en la hejmo "manĝas" elektron por servi nin. Por esti pli varma, pli komforta, pli sata, pli bela, pli saĝa, pli feliĉa, pli sukcesa, ni bezonas energion.
Lampoj permesas al ni legi, komputiloj helpas al ni kalkuli, verki kaj administri, filmoj kaj televido amuzas nin, fornoj kuiras niajn manĝojn, fridujoj ilin konservas. Lav-maŝinoj purigas niajn vestaĵojn, centrifugoj sekigas ilin kaj per gladilo ni platigas ilin. Telefonoj permesas al ni paroli al aliaj. Ĵurnaloj kaj libroj permesas al aliaj komuniki kun ni Ĉio bezonas energion."
Ve, eĉ legi pri energio bezonas energion! Tamen, kuraĝe plu! Elektu: