
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Lars Forsman,
gvidanto de Esperanto-fako de Karlskoga Popola Altlernejo,
estrarano de la Sveda Esperanto-Instituto
"Mi malinkline informiĝis pri Esperanto en mia lernejo. Mi ja estas lingvoinstruisto kaj ne okupiĝas pri strangaj aferoj. Dum du jaroj mi kontraŭstaris al obstina varbistino, sed finfine mi promesis iom rigardi lernolibron kaj entuziasmiĝis tiom, ke mi eklernis la lingvon.
Tio, kio interesis min estis la logika gramatiko preskaŭ sen esceptoj, la vortotrezoro de multe da lingvoj kaj la genia vortfarado pere de afiksoj. Mi pensis, ke la lingvo povus esti bona baza lingvo kaj mi eĉ komencis ĝin instrui en vesperaj rondoj.
En 1988 mi ricevis la rajton de instruista konferenco prov-instrui Esperanton dum ok semajnoj. Sed, ĉar la lernantoj je la kurs-fino ne volis hejmen-iri, ĝi fariĝis tut-semestra, kaj ĝis nun mi jam instruis studantojn el kvardeko da landoj en tutsemestraj kursoj kun 22 horoj semajne. La instruado estas tute en Esperanto, de la vera komencanta nivelo ĝis la internacia ekzameno je la fino de la kurso. Multaj el miaj studintoj hodiaŭ uzas Esperanton mult-maniere kaj divers-lande.
Pli kaj pli mi komprenis ankaŭ la internan ideon de la lingvo. Ĝi ne agas por forbati aliajn lingvojn, sed por subteni ĉies rajton uzi sian lingvon kaj kulturon. Hodiaŭ politikistoj, instruistoj kaj pensuloj en gazetaroj serĉas la vojon al varieco, justeco kaj demokratia lingvopolitiko en la mondo, sed agas kontraŭe. Ili uzas nur unu lingvon el la 6000 de la mondo. La mankon de lingvaj kaj kulturaj variecoj hodiaŭ oni trovas en la film-industrio. Manke de alt-kvalitaj konkurencoj, malmulte-kostaj kaj senrespondecaj filmoj kaj videoj abundas en la angla lingvo tiel ke por gejunuloj tra la mondo "distra perforto" estas tute natura afero. Fakte kulpas niaj aŭtoritatoj, kiuj ne komprenas la gravecon de identeco kaj varieco. La plimulto ankoraŭ ne komprenas la ideojn de Zamenhof, kiu antaŭis sian tempon je pli ol cent jaroj.
Mi tamen ĝojas, ke multaj lernantoj sen antaŭjuĝoj komprenas la valoron de Esperanto en nia mondo. Dum somera kurso ĉi-jare, tri junaj lingvoinstruistoj venis kun siaj infanoj. Ili mem ne volis lerni Esperanton, sed promesis ĝentile partopreni unu tagon. Ili tiel entuziasmiĝis, ke ili restis la tutan semajnon kaj nun volas labori por Esperanto.
Post kelkaj jaroj da instruado mi komprenis la propedeŭtikan valoron de Esperanto, pri kiu mi multe povus skribi, sed donas nur unu ekzemplon. Iam instruisto de la franca lingvo rimarkis, ke lernantino subite bonege sukcesis en la lingvolernado. Li demandis:
– Ĉu vi estis en Francio dum la somero?
– Ne, sed mi komencis studi Esperanton.
Mi ofte ŝerce avertas miajn studantojn dirante ke Esperanto estas kutimiga. Ĝi entute ŝanĝis mian vivon. Ĝi donis al mi multege da laboro, sed eĉ pli da plezuro kaj senco en la vivo."
Lars Forsman, 2 aŭgusto 2001
Juna Amiko, n-ro 98, p. 17 (septembro 2001)