
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Estis hundo kaj koko, kiuj konatiĝis. Iun tagon la hundo diris al la koko: "Ni iru viziti mian fratinon."
La sekvan tagon ili ekiris. Survoje la koko petis pardonon pro bezono fari ie flanke necesaĵon.
Tie, sub arbusto li trovis kadavron. Li manĝis ĝin kaj satiĝis. La hundo daŭrigis la vojon kaj alvenis al sia fratino. Tre ĝoja la fratino preparis por la gasto ion por manĝi. Dum ŝi kuiris, la hundo diris: "Metu la viandon sub la rizon, por ke mia amiko koko, kiu venos post mi kaj kiu ne manĝas rizon sen viando, malakceptu la inviton."
La satega koko baldaŭ alvenis kaj helpis prepari la tablon. Kiam ĝi estis preta, la koko diris: "Ĉio estas en ordo por mia amiko hundo. Bonvolu manĝi sen mi." Tiam la hundo ridetis kaj formanĝis la tutan manĝaĵon.
Irante hejmen la hundo fanfaronis al la koko: "Sciu, ke sub la rizo estis viando." La malkontenta koko sia-vice reciprokis jene: "Kiam mi iris flanken por min malpezigi, mi trovis grandan kadavron, per kiu mi plen-ŝtopis min. Tial mi ne manĝis la malbon-gustaĵon de via fratino."
Aŭdinte tion la hundo koleriĝis. De tiu tempo la hundo estas ĵaluza kontraŭ la koko. Ili disiĝis. La hundo komencis la serĉadon, sed ĝis hodiaŭ ne trovis kadavron. Kaj la koko ĝis hodiaŭ skrapas la teron por trovi sub ĝi viandon.
Jen pro tio hundo paŝadas malrekte kaj koko skrapas teron.
Esperantigis: B.Mudole-Guerschon, Zimbabvo