
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Gepardo estas la plej rapida terbesto. Ĝiaj longaj bone formitaj kruroj kaj eta kapo helpas al ĝi iri rapide.Ĝi atingas cent kilometrojn hore, sed nur dum mallonga tempo; sufiĉe por kapti sian predon (manĝotan beston). Ĝi vivas ĉefe en Afriko.
Se gepardo malsatas, ĝi ene de kelkaj minutoj povas manĝi tutan gazelon. Se post ĝia manĝo restas io, venas la post-predantoj: hienoj, vulturoj kaj ŝakaloj.
La patrino gardas la idojn kaj instruas al ili ĉasi kiam ili estas sufiĉe grandaj por sekvi ŝin. En la unuaj semajnoj post la naskiĝo,la idoj estas blindaj kaj ne povas stariĝi, ili ne estas pli grandaj ol katoj.
La panjo ofte movas la familian loĝlokon, ĉar hienoj ŝatas ataki la gepardidojn kiam ŝi foriras ĉasi.
Aperis en Juna Amiko de marto 2003.