ورود

مرا به خاطر بسپار

واژه‌نامه VORTARO*

برای باز کردن واژه‌نامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژه‌نامه را می‌توانید در "صفحات راهنما" بیابید.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

كمك: * ? بیشتر....

پیام‌رسان TUJMESAĜILO*

به وسیله این پیام‌رسان شما می‌توانید با دیگر کاربران !lernu گفتگو کنید. برای راه‌اندازی پیام‌رسان، بر روی دکمه‌های بالا کلیک کنید. اطلاعات بیشتر را می‌توانید در "صفحات راهنما" بيابيد.

کمك * *

* از لرنو حمايت كنيد!
به مدد پشتيباني شما لرنو فعال است

Juna Amiko

Ĉio interesa pri kobajoj

Sovaĝaj kobajoj vivas en la centra parto de Sud-Ameriko, en la Andaj montoj, la pampoj (herbaj ebenaĵoj) kaj apud la brazila marbordo. Estas kvar ĉefaj specioj. Kobajoj havas pli grandajn parencojn.

Kobajo Kobajoj povas vivi ses ĝis ok jarojn en bonaj kondiĉoj kun bona prizorgo. Virinaj kobajoj povas naski idojn ekde aĝo de ses monatoj, kutime naskiĝas inter unu kaj kvar idoj samtempe. La idoj restas en la panjo inter 64 kaj 68 tagoj.

Bonaj amikoj de kobajoj estas kunikloj, ili povas kunvivi en komuna kaĝo. Oni povas trejni hundojn kunvivi pace kun kobajoj. Malamikoj de sovaĝaj kobajoj estas serpentoj (boaoj), leonidoj, hienoj kaj agloj.

Kiam ili estas dorlot-bestoj en kaĝoj, necesas doni ŝtonojn kaj branĉojn. Ĉar ili estas ronĝuloj, ili devas regule ronĝi. Se tio ne okazas, iliaj dentoj kaj ungoj povas mis-kreski kaj infektiĝi.

Kobajoj manĝas preskaŭ ĉion: semojn, grenojn, fruktojn, legomojnIli trinkas akvon. Kobajino havas nur du mamojn, ĉar la idoj bezonas nur malmultan lakton. Jam de la naskiĝo ili manĝas tion, kion manĝas plenkreskaj kobajoj.

Aperis en Juna Amiko de aprilo 2002.

دوباره بیشتر