ورود

مرا به خاطر بسپار

واژه‌نامه VORTARO*

برای باز کردن واژه‌نامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژه‌نامه را می‌توانید در "صفحات راهنما" بیابید.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

كمك: * ? بیشتر....

پیام‌رسان TUJMESAĜILO*

به وسیله این پیام‌رسان شما می‌توانید با دیگر کاربران !lernu گفتگو کنید. برای راه‌اندازی پیام‌رسان، بر روی دکمه‌های بالا کلیک کنید. اطلاعات بیشتر را می‌توانید در "صفحات راهنما" بيابيد.

کمك * *

* از لرنو حمايت كنيد!
به مدد پشتيباني شما لرنو فعال است

Juna Amiko

Ĉio interesa pri okapioj

Okapio Ĉu vi iam ajn aŭdis pri specio de ĝirafo kiu ne havas tre longan kolon? La plenkreskaj bestoj estas altaj je nur 150 ĝis 170 centimetroj. Krome, iliaj haŭtoj ne estas plenaj je makuloj. Tiuj ekzistas kaj nomiĝas okapioj.

Ili estas arbaraj ĝirafoj, kaj vivas ĉefe en la pluv-arbaroj de Kongo, meze de Afriko. Ili vivas solaj, ne en grupoj. Ĉiu besto bezonas plurajn kvadratajn kilometrojn da pluv-arbaro. Sekve, estas malmultaj okapioj, kaj ili estas protektata specio.

Ili havas fortajn langojn por forŝiri kaj manĝi branĉetojn de arboj. En kazo de neceso, ili povas manĝi ligno-pecojn karbonigitaj de fulmo.

La okcidenta mondo eksciis pri la ekzisto de ĉi tiu besto nur en 1901. Unua okapio estis transportita en 1919 al eŭropa besto-ĝardeno, sed ĝi mortis ene de 15 tagoj. La unua sukcesa nasko de okapio en besto-ĝardeno okazis en Parizo en 1956. Okapioj nuntempe vivas en la besto-ĝardenoj de Antverpeno (Belgio), Bazelo (Svislando), Frankfurto (Germanio) kaj Parizo (Francio).

Antaŭ dek milionoj da jaroj, pra-formo de la okapio estis ofte trovebla besto, vivinta en Eŭropo kaj Azio.

Aperis en Juna Amiko de januaro 2003.

دوباره بیشتر