
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Pandoj manĝas nur bambuon: la tigojn, la foliojn kaj la sprosojn. Plen-kreska pando manĝas dum 16 el la 24 horoj tage. Ili kutime manĝas inter dek kaj dudek kilogramojn da bambuo tage.
En la naturo vivas nur ĉ. 700 pandoj, kaj 120 en besto-ĝardenoj. Ili vivas en la altaj partoj de suda Ĉinio, en alteco de 1200 ĝis 4000 metroj. !! Bambu-arbaroj okupas 30,000 kvadratajn kilometrojn entute, pandoj loĝas en 6,000 el tiuj!!! En 1998 ili estis nomitaj formortanta specio, oni kredis ke ĝis la jaro 2000 ili ne plu ekzistos, sed tio ne okazis.
Ili havas proprajn teritoriojn kaj kutime evitas unu la alian. Inter marto kaj majo ili serĉas parojn. Por ĉiu virina urso estas 4 au 5 viraj. La vira urso ne atendas la naskon, sed baldaŭ reiras al sia teritorio. Post 3 ĝis 5 monatoj, la ino serĉas varman sekuran lokon (kavernon au truon en arbo) !! kaj tie konstruas neston !! kaj naskas. Kutime naskiĝas unu aŭ du idoj, malofte tri. Se estas pli ol unu, la panjo donas ĉefan atenton al unu, por ke ĝi havu plej grandan ŝancon travivi.
La ido post kvin monatoj ĉesas trinki la panjan lakton kaj komencas manĝi bambuon. Ene de unu au du jaroj, la ido forlasas la panjon kaj elektas propran teritorion.
Aperis en Juna Amiko de aprilo 2003.