
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Paruoj estas birdoj, grandaj kiel paseroj. Ili havas belajn kolorojn. Tipe, la brusto estas flava, la dorso kun partoj de la flugiloj bluaj.
Paruoj komencas kanti en la fino de la vintro (ĉe ni en Hungario en februaro). En marto ili havas jam parojn. Ĉe la fino de neĝo ili jam komencas konstrui neston. Ili konstruas siajn nestojn en fendoj au truoj el branĉetoj kaj lignopecoj; kiujn ili moligas por si per herbaĵoj, haroj kaj plumoj.
En aprilo ili demetas inter sep kaj dek kvar ovojn. Post du semajnoj la idetoj eloviĝas, dum tri semajnoj la paruidoj restas en la nesto. Post tio ili eklernas la flugadon. Poste ili loĝas ĉefe en la arbo-suproj, ĉar sur la tero ili havas tro da malamikoj.
Ili manĝas insektojn, vermojn kaj semojn. Ili feliĉe manĝas el manĝujo aŭ manĝdometo, se vi starigos tion sur via balkono aŭ en via ĝardeno. En la vintro ili malfacile trovas por si manĝojn aliloke, do ili dankos vin kaj ĝojigos vin per kolora vidaĵo.
Aperis en Juna Amiko de februaro 2003.