ورود

مرا به خاطر بسپار

واژه‌نامه VORTARO*

برای باز کردن واژه‌نامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژه‌نامه را می‌توانید در "صفحات راهنما" بیابید.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

كمك: * ? بیشتر....

پیام‌رسان TUJMESAĜILO*

به وسیله این پیام‌رسان شما می‌توانید با دیگر کاربران !lernu گفتگو کنید. برای راه‌اندازی پیام‌رسان، بر روی دکمه‌های بالا کلیک کنید. اطلاعات بیشتر را می‌توانید در "صفحات راهنما" بيابيد.

کمك * *

* از لرنو حمايت كنيد!
به مدد پشتيباني شما لرنو فعال است

Juna Amiko

Ĉio interesa pri tigro-pitonoj

La tigro-pitonoj estas grandaj kaj fortaj serpentoj. Ili troviĝas en Hindio, Srilanko, Suda Ĉinio, Malajzio, Vjetnamio kaj Indonezio.

PitonoEstas du sub-specioj: hela tigro-pitono kaj rubanda tigro-pitono. La hela estas malofta, ĝi atingas maksimuman longon de 5 metroj. La rubanda povas esti longa je 6 ĝis 8 metroj en la naturo. En fermita spaco kiel en besto-ĝardeno, ĝi povas esti maksimume 5-metra. La rekorda serpento estas 15 metrojn longa kaj estas nun vivanta en Indonezio.

La breda sezono estas de decembro ĝis januaro. La serpentoj restas en la ovoj dum 58 ĝis 85 tagoj. Inter marto kaj majo, patrinoj demetas inter 15 kaj 35 ovojn. La rekorda nombro de ovoj en unu nesto estas 107. La pitonoj estas la solaj serpentoj kiuj varmigas siajn ovojn. Ili kuntiras siajn muskolojn kaj per tio ili povas varmigi la ovojn je 7 celziusaj gradoj.

Pitonoj manĝas birdojn, akvajn birdojn, kuniklojn kaj similajn mamulojn. Se manĝaĵoj estas facile troveblaj, ili multe manĝas kaj kreskas, sed ili kapablas elteni longe per malmulta manĝado en malfavoraj tempoj. Tiukaze ili nur malmulte kreskas.

Aperis en Juna Amiko de januaro 2004.

دوباره