
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Rosmaroj estas mamuloj, parencaj al fokoj. Viroj pezas de 800 ĝis 1700 kilogramojn kaj estas longaj je 2.7 ĝis 3.5 metroj.
Etaj rosmaroj povas naĝi jam de naskiĝo, sed ne vere ŝatas fari tion. Anstataŭe ili kuŝas sur sia patrino. Kiam ili havas du jarojn, ili ekhavas siajn dentegojn. Vir-rosmaroj ofte batalas, en tiaj bataloj ofte eĉ dentegoj rompiĝas.
Malamikoj de la rosmaro estas polusaj ursoj, iuj delfenoj kaj balen-ŝarkoj. Ili mem manĝas konkojn, fiŝojn, mar-helikojn, krabojn kaj sepiojn.

Ili loĝas tre proksime unu al la alia, en grupoj. Ili preferas la malprofundajn partojn de malvarmaj oceanoj.
La eskimoj unue ĉasis rosmarojn pro iliaj haŭtoj kaj viando, poste ankaŭ pro iliaj valoraj dentegoj.
Rosmaroj havas aero-sakojn en la nukoj. Tio permesas al ili flosi facile kaj krei sonon similan al preĝejaj sonoriloj.
Nuntempe vivas nur 200 mil rosmaroj kaj ili estas protektataj bestoj.
Aperis en Juna Amiko de marto 2002.