
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Estas 250 specioj da ŝarkoj, el tiuj nur 30 estas danĝeraj por homoj. La plej granda estas la balen-ŝarko, ĝis 20 metrojn longa, sed nedanĝera – ĝi manĝas planktonon kaj tre etajn bestetojn.
Ŝarkojn allogas sango, kiun ili sentas jam de granda distanco; ili rapidas al la vundita fiŝo. La ŝarko mem estas malvarm-sanga besto.

Ŝarkoj manĝas plej multe dum nokto. Ĝi manĝas kiun ajn fiŝon kiun ĝi atingas – eĉ aliajn ŝarkojn; ili ne timas ataki balenojn. Ili glutas eĉ nedigesteblajn aferojn – lignopecojn, ladskatolojn kaj simile.
Laŭ multaj homoj, la plej bela estas la blua ŝarko, kiu povas esti ĝis sep metrojn longa. Ĝi havas sep vicojn da dentoj. La blanka ŝarko (ĝis 6m longa) estas la plej konata, kaj la plej danĝera por homoj.
Delfenoj en grupoj povas ataki ŝarkon. Ili batas siajn bekojn kontraŭ la spiriloj (brankoj) de la ŝarko. Pro tio la ŝarko iom post iom mortas.
Aperis en Juna Amiko de februaro 2002.