ورود

مرا به خاطر بسپار

واژه‌نامه VORTARO*

برای باز کردن واژه‌نامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژه‌نامه را می‌توانید در "صفحات راهنما" بیابید.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

كمك: * ? بیشتر....

پیام‌رسان TUJMESAĜILO*

به وسیله این پیام‌رسان شما می‌توانید با دیگر کاربران !lernu گفتگو کنید. برای راه‌اندازی پیام‌رسان، بر روی دکمه‌های بالا کلیک کنید. اطلاعات بیشتر را می‌توانید در "صفحات راهنما" بيابيد.

کمك * *

* از لرنو حمايت كنيد!
به مدد پشتيباني شما لرنو فعال است

Juna Amiko

Justeco

Justeco

Kvankam li estis jam pli ol 80-jara, li ĉiam akompanis min, kiam mi vizitis malgrandan urbon en Brazilo. Mi volis scii lian familian nomon, sed vane. Oni nomas lin simple Vincento.

"Ho, sinjoro", li ĉiam diris, "ankoraŭ ekzistas justeco en la mondo!" La sorto donis al li la rajton juĝi pri tio, ĉar li travivis la malgajan sorton de sklavo. Ne, li ne estis la sola. En Brazilo vivis miloj da nigruloj, kiuj multajn jarojn vivis en sklaveco.

Ni manĝis nian simplan tag-manĝon. Poste mi sidis apud Vincento kaj proponis al li tabakon.

"Ho, sinjoro, vi donacas al mi tabakon, certe vi ion volas de mi!"

"Jes, mi volas scii, kia estis via vivo, kiam vi ankoraŭ estis..."

"Vi, do, volas scii, kia estis la vivo de sklavo." Mi kap-jesis kaj la maljunulo ekbruligis cigaredon, kiun li faris per siaj lertaj fingroj. Kaj li komencis rakonti:

"Tio dependis de tio, ĉe kiu vi vivis. Miaj gepatroj estis sklavoj de sinjoro Don Calla de Harrero. Tie oni vivis bone. La mastro estis bona. Li ne permesis, ke la gardistoj batu nin, kaj ankaŭ la manĝaĵo estis bona kaj sufiĉa. Sed kiam la filino de la mastro edziniĝis al la posedanto de la najbara plantejo, ŝi kunprenis ankaŭ kvin sklavinojn. Inter ili estis ankaŭ mia fratino Elva. Mi tiam estis 18-jara kaj la fratino 15-jara. Mi tre amis mian fratinon kaj petis la mastron, ke li ne donu ŝin al la najbara bienulo. Sed li ne atentis mian peton.

Foje, ni laboris sur kampoj. Estis rikolto de maizo. Mi laboris ĉe rando de arbaro. Subite ŝajnis al mi, kvazaŭ iu min vokus: Vincento! Vincento! Mi iris laŭ la voĉo kaj en la densa arbaro mi trovis mian fratinon. Ŝi timeme sidis ĉe arbo, kiel eta leporo. "Kia-maniere vi venis ĉi tien? Kio okazis?" – Mi ne bezonis respondon. Sur ŝia korpo mi vidis postsignojn de vipo. – "Kiu faris tion al vi? Kial?" – La gardisto batis ŝin, ĉar ŝi hazarde pied-premis skatolon kun alumetoj, kiuj kuŝis sur la tero, kaj kiu apartenis al la gardisto.

Ŝi forfuĝis. Tio estis granda kulpo. Sklavon, kiu fuĝis de sia mastro, oni persekutis same kiel danĝeran beston. Mi ne hezitis unu minuton. Mi prenis ŝin je la mano kaj tiris ŝin en la ĝangalon. Ni kuris per ĉiuj niaj fortoj. En la silento de la ĝangalo kelk-foje ni aŭdis la voĉojn de tiuj, kiuj persekutis nin. Posttagmeze la fratino jam ne havis forton por iri plu. Nian vojon baris rivero. Sed kio estis pli malbona, ni vidis multajn aligatorojn en ĝi. Mi certe estus kapabla atingi la alian bordon. Sana Elva certe ankaŭ. Sed la vundoj sur ŝia korpo ege doloris. Ni jam aŭdis la bojadon de la hundoj, kiuj estis kun niaj persekutantoj. Ne estis tempo por pli longe atendi. Tuj apud la rivero staris arbo. De ĝiaj branĉoj pendis longaj lianoj. Mi elektis tre dikan, altiris ĝin al mi kaj rapide klarigis al Elva, kion mi volas fari. Per sia lasta forto ŝi surgrimpis la arbon. Ŝi ĉirkaŭprenis min kaj mi ekpuŝis min for de la arbo. Per longa flugo ni atingis la kontraŭan bordon.

Post momento ili ekvidis nin. Kun granda kriego ili kuradis laŭ la alia bordo. Poste unu el ili komencis grimpi sur la arbon. Li volis atingi la alian bordon same kiel ni. Mi premis en la mano mian tranĉilon. Mi decidis ataki tiun ulon tuj kiam liaj piedoj ektuŝos la teron sur nia bordo. La viro ekprenis longan lianon, ekpuŝis sin, sedli terure ekkriisla liano disŝiriĝis. La viro falis en la riveron. Li naĝis. Post momento ondiĝis la akvo proksime de li kaj kelkaj teruraj buŝegoj ekkaptis lin. Elva, kiu senspire premis sin al mi, diris: Tiu estis la gardisto, kiu min batis. Vincento silentiĝis kaj rigardis ien trans la tegmentojn de la urbo.

Jes, ekzistas justeco en la mondo, sinjoro!

Otokar Batliĉka

Tradukis kaj adaptis: Dieter BERNDT, Germanio

VORT-KLARIGOJ

aligatoro: besto simila al krokodilo
boji: hunde bleki
fuĝi: forkuri por sin savi
grimpi: supren-tiri sin
ĝangalo: densa praarbaro
hazarde: ne-antaŭvideble
liano: planto, kiu pendas sur arboj, simila al ŝnuro
maizo: alta herbo, el kies greno oni faras farunon
sklavo: homo sen rajtoj
vipo: elasta batilo