
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Post unu el siaj antaŭaj naskiĝoj, Sinjoro Budho meditis pri homaj suferoj kaj konstatis, ke vere estas sennombraj ĝenaĵoj, kiuj turmentas la homaron. Kelkaj turmentas la korpon, aliaj la menson. Bedaŭrinde ili ambaŭ forrabas la homan feliĉon. Jen pro tio la homaro estas malgaja. Ekzistas medikamentoj, kiuj povas aŭ mildigi aŭ sensentigi la korpan doloron, sed la mensa doloro ne estas tiel facile kuracebla. Estas vere, ke multe da vortoj, kiuj elbuŝiĝas, vundas la homojn. Ili pikas la koron kiel sagoj. Kelk-foje, malgraŭ plej puraj motivoj, la vortoj, kiujn oni elparolas, estas miskomprenataj kaj estigas nenecesajn malpacon kaj malakordon. Sinjoro Budho decidis, do, ke en sia venonta enkarniĝo li regos sian langon, kaj parolos nur kiam estos absolute necese.
En sia sekvanta enkorpiĝo li estis la unua filo de la Hinda Reĝo. Iom post iom la filo kreskis kaj iĝis bela kaj forta. Suplaj estis liaj membroj, hela estis lia vizaĝo kaj pro komprenemo liaj okuloj disradiis lumon kiel steloj; sed eĉ ne unu vorton li parolis. Li estis nek surda, nek muta, ĉar li sekvis la ordonojn de siaj gepatroj kaj ĉiam agis prudente. Malgraŭ pen-plena kaj daŭra klopodado de la reĝo kaj reĝino ili sukcesis elbuŝigi eĉ ne unu vorton el sia filo. Pro tio ili multe malĝojis. Saĝuloj kaj kuracistoj ne povis klarigi la kialon de la silentado de la reĝido. Kiam ĉia penado malsukcesis, la reĝo anoncis, ke tiu, kiu povos paroligi la princon, ricevos riĉan rekompencon.
Jaroj forpasis; la reĝido jam iĝis junulo alt-statura, hel-haŭta, forta kaj treege bela, sed kiel ĉiam, li estis senvorta. Li ege ĝuis fari promenadon for de la palaco, en la apuda arbaro kaj pace ripozi tie.
Kiel kutime, iun tagon, li iris en la arbaron kaj kuŝiĝis sur la verda mola herbaro, kiu similis al verda tapiŝo. Li ĝuis la luliĝantajn branĉojn, foliojn kaj la belegajn florojn de la arbegoj. Milda venteto alportis aromon de floroj kaj karesis la junulon. Li estis ĝuanta feliĉegon, kiam vekis lin batado de flugiloj de birdoj flugantaj fuĝe kaj senorde.
La princo sidiĝis, ĉirkaŭrigardis kaj vidis ĉasiston, kiu celis al du birdoj. La aliaj jam forflugis. La du birdoj flugis jen alten, jen flanken, jen oblikven por eviti pafaĵon. La ĉasisto kure sekvis ilin, la birdoj fuĝis. Post flugado jen unu-direkten, jen ali-direkten, la birdoj subite kaŝis sin malantaŭ densa foliaro de alta arbego, kaj la ĉasisto ne plu vidis ilin. Dum li serĉadis, la birdoj subite plonĝis en densan arbuston, ne tro malproksime de la princo. Post vana serĉado la ĉasisto venis al la sama arbusto, kie sin kaŝis la birdoj. Pro laciĝo la ĉasisto sidiĝis por ripozi. Bedaŭrinde, la birdoj ne sciis, ke tute proksime troviĝis ilia mortigonto. Sentante sin sekuraj, ili vokis unu la alian pepe. Aŭdinte ilian pep-sonon, la ĉasisto, sperta en sia profesio, levis sin kaj pafis ilin tuj. La povraj birdoj falis surteren mortontaj.
La reĝido, ĝis tiam silenta atestanto de la tuta tragika dramo, sentis egan kompaton al la birdoj kaj ene pensis: "Se ili estus silentaj, ili ne estus pafitaj..." kaj tuj irinte al la mortontaj, li kun larmo-plenaj okuloj, karesis ilin kaj plor-singultis. El lia koro fontis tre forta emocio, kaj ne povanta reteni la sufokajn sentojn, liaj lipoj malfermiĝis, kaj la unuan fojon ame elbuŝiĝis jenaj vortoj: "Ho! Ki-al Vi Pa-ro-li-s ?"
La afabla, mola kaj kompato-plena koro de la princo preskaŭ krevis pro la abomena fiago de la ĉasisto. Li metis la mortantajn birdojn sur siajn genuojn kaj, dum larmoj fluadis laŭ liaj vangoj kiel riveretoj, li karesis ilin ĝis ilia morto.
La ĉasisto vidis ĉion, kio okazis antaŭ liaj okuloj. La reago de la princo, lia kompato al la birdoj, kaj la karesoj, per kiuj li volis mildigi la suferadon, tute skuis lin, kaj preskaŭ paralizis lin. Li staris kvazaŭ alnajlita al la tero. Li aŭdis la plorsingulton de la estonta reĝo, kiu ploris, kiel plorus tiu, kiu funebrus la morton de sia plej proksima parenco. Tian amon al du birdoj, li neniam vidis... Kaj pasis iom da tempo, kiam lia cerbo subite ekfunkciis. Iom post iom li ekkonsciis, ke la princo parolis!!! Li rememoris pri la anonco de la reĝo, ke tiu, kiu paroligos la princon, ricevos grandan sumon. Tiu penso tute ekscitis lin, kaj ne pensante pri tio, ke krom li, neniu alia homo estas kunatestanto, kuregis al la palaco por sciigi la reĝon.
La kortego estis jam plena. La reĝo sidis sur la trono kaj la korteganoj estis sur siaj sid-lokoj. Fortege spirante, la ĉasisto eniris kaj petis permeson de la reĝo por raporti tre plaĉan novaĵon. La reĝo kap-jesis kaj la ĉasisto diris, ke ĵus antaŭ kelka tempo, li paroligis la princon. Malgraŭ lia ekscitiĝo, klare videbla al ĉiuj, nek la korteganoj nek la reĝo kredis al li. Regis silento... Ili atendis la alvenon de la princo...
Fine, alvenis la filo, kaj la reĝo tre atenteme observadis lin. Ankaŭ la korteganoj atendis vidi ian ŝanĝon en la konduto de la reĝido, sed trovis nenion. La reĝo volis paroligi sian filon, sed vane. Kiel ĉiam, la filo restis silenta. Kvankam la sciigo de la ĉasisto, ke li paroligis la princon, kredigis neniun en la kortego, tamen flagretis en ĉies koro espereto, ke la princo parolis. Sed post la vaniĝo de la reĝa provo, ankaŭ tiu eta espero estingiĝis. Kompreneble, la reĝo furiozis. Li opiniis, ke la ĉasisto, per mensogo, celis gajni la premion. Do, li kondamnis lin al pendumo... Nu! Jen la kaprico de la SORTO!!!
Anstataŭ premio, pendumo!!!
Ekploris la ĉasisto. Li ploregis. Torente gutis larmoj. En la princo videbliĝis nenia reago; kiel kutime, li estis silenta. La kondamnito falis surventren kaj kaptis la piedojn de la princo. La nura penso, ke baldaŭ li estos pendumota, preskaŭ paralizis lin. Lia korpo frosto-tremis. Post peniga forto-streĉo li trovis vortojn kaj plorplendis: "Ho! Princo! Savu min. Nur vi scias, ke mi parolas la veron, ĉar antaŭ-nelonge, en la arbaro, kie vi estis, mi paf-mortigis du birdojn. Egan kompaton kaj simpation vi montris al la birdoj. Vi ploris kvazaŭ vi estus perdinta plej proksimajn parencojn. Mi estis la sola atestanto de via tiea reago. Tiam ne tuŝis min via emociiĝo. Nur avido kaptis min kaj senpripense mi kuris al la kortego por ricevi la premion. Kia stultaĵo! Kun koro plena de amo vi karesis la mortantajn birdojn ĝis ili mortis, kaj mi ne havis eĉ etan komprenon pri via nobla molkoreco. Mi ne plu deziras havi rekompencon. Unu guto da amo, kiun vi verŝis sur la birdojn nun savos min. Do, mi petegas al vi. Sole vi povas konvinki vian patron. Mi petas vin paroli almenaŭ kelkajn vortojn. Mi ĵuras al vi, ke de nun mi neniam vundos, mortigos aŭ turmentos iun ajn estaĵon. Kaj mi ne deziros eĉ unu moneron. Mi promesas resti fidela al miaj vortoj. Mi petegas, savu min." Kaj la pendumoto ploregis konvulsie...
En la kortego estis morta silento. En ĉies koro vekiĝis la espero, ke fine, la princo ekparolos. Ĉies rigardo direktiĝis al la reĝido.
Unue, la suferado de la birdoj vekis en li kompaton, kaj nun la malfeliĉa stato de la ĉasisto, kiu ne sci-povis silenti, kaj pro kio li nun estas kondamnita. Ĉio ĉi tuŝis la molan koron de la princo. Lia koro, kiu ne povas elteni suferadon de iu ajn estaĵo, denove pleniĝis pro kompato kaj simpatio. Li levis la plorantan homon kaj rigardis al liaj okuloj. Kaj la okuloj de la princo pleniĝis per larmoj... Ĉiuj vidis klare, ke la belulo luktas kontraŭ amo-plenaj sentoj, kiuj nun sufokas lin.
Post kelka tempo la lipoj de la princo malfermiĝis kaj li la duan fojon diris: "Ho! Ki-al Vi Pa-ro-li-s ?"
S-ino Saranath, Hindio
Proverbo
Parolo estas arĝento, oron similas silento.