
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Post multaj klopodoj Petro sukcesis havi belegan fianĉinon, tian kian li volis de ĉiam. Li tutkore amis sian fianĉinon kaj povus eĉ morti kaj mortigi pro ŝi. Li amis ŝin pli ol sian vivon, pli ol la tutan mondon kaj riĉigan monon.
Iam ili estis en la parko, parolis pri fianĉaĵoj kaj pri sia reciproka amego. Subite ŝi demandis al li:
– Petro, ĉu vi vere amas min?
– Kompreneble! – tuj respondis Petro.
– Kiom? – diris ŝi kun duba grimaco.
– Tre multe –, respondis li firme.
– Ĉu pli ol vian hundon? – ŝi demandis kun maliceto.
– Multege pli.
– Ĉu pli ol viajn gefratojn?
– Multe pli –, li respondis.
– Ĉu pli ol vian patrinon?
– Estas malsamaj amoj –, respondis li.
– Jes aŭ ne!? – diris ŝi.
– Sed...
– Jes aŭ ne!? – ŝi ripetis.
– Jes! – diris li dubeme.
– Do, vi devas pruvi tion, ĉar se ne, mi lasos vin kaj mortigos min. Vi portu al mi la koron de via patrino morgaŭ.
Li amis ŝin tro kaj kiam li alvenis hejmen, li meditis longe: ĉu perdi ŝin aŭ senkorigi panjon? Kompreneble, panjo estas maljuna kaj ĝenema kaj la fianĉino estas bela, juna kaj aminda. Li mortigis do panjon, metis la koron sur pleton kaj la sekvan tagon ekiris. Li kuris por montri al ŝi, kiom vere li amas ŝin, sed li falis kaj la koro ruliĝis malproksimen kaj dume de ĝi eliĝis lumo kaj voĉo, kiu milde demandis:
– Fileto mia, ĉu vi vundiĝis?