
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Staras kvin viroj, unu apud la alia. Jen iliaj nomoj, en alfabeta ordo:
Arturo, Keneto, Olivero, Petro, Reginaldo.
Jen bildo de ili:

Nun, ni donas ok faktojn. Uzu la faktojn kaj decidu, kiu estas kiu!
1. La viro kun ĉapelo ne estas Arturo.
2. La viro inter Reginaldo kaj Olivero ne portas okul-vitrojn.
3. La viro kun la fotilo ne staras apud Reginaldo.
4. Apud la viro kun lip-haroj staras Arturo.
5. La viro apud Olivero ne portas ĉapelon.
6. La viro kun la fotilo ne estas Keneto.
7. La homo kiu ridas ne estas Arturo.
8. Reginaldo staras inter Keneto kaj la homo apud Petro.
Ĉi tiu paĝo harmonias kun paĝoj 8 kaj 20 de Tendaraj tagoj, kajero unu.
Rigardu vian solvon zorge, kaj eble vi povos decidi kie staras la viroj.
La solvo kun la klarigo, aperos post unu monato.
La enigmo aperis en la rubriko de Tatjana Auderskaja el Odeso, Ukrainio, en Juna amiko 1997/3. La enigmon verkis Stefan MacGill el Budapeŝto, la bildon desegnis Pavel Rak el Prago.