
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
La demandon: Ĉu vi iras aĉeti oranĝon? Oni povas respondi en du bazaj formoj: jese kaj nee. La nean formon lingvistoj nomas neado aŭ – per fak-vorto – negacio.
Oni povas nei la tutan penson (frazon), ekzemple, la demandon Ĉu vi deziras manĝi? oni povas nei jene: Ne, (mi ne volas manĝi). Aŭ oni povas nei nur iun parton (frazeron) de la demando, kiel ekzemple en la sekvaj frazoj: Ĉu vi iras aĉeti oranĝon? Ne mi iras aĉeti, sed Elizabeta. Mi iras aĉeti ne oranĝon, sed bananon. Mi iras ne aĉeti, sed vendi oranĝon. Mi ne iras, sed kuras aĉeti oranĝon. Kiel videble ne ĉiam troviĝas antaŭ la vorto, kiun oni volas ĝustigi, t.e. nei. Tio, verŝajne, estas sama ankaŭ en via gepatra lingvo. Notu bone ke, kiam vi neas la tutan frazon kaj ripetas la tutan demandon, kun ne antaŭ la predikato, aŭ ties certan parton, post la unua Ne oni paŭzetas en parolo aŭ metas komon en skribo.
Ĝis nun ĉio estis klara. Duboj povas ekesti ĉe tiaj frazoj: Neniu respondis. Ni neniam vizitis ilin. Kelkaj lingvoj kiel la hungara, ekzemple, ĉi-kaze uzas la vorteton ne duoble: Neniu ne respondis. Ni neniam ne vizitis ilin. Notu bone! Tio en Esperanto estas emfaza jesado, t.e. Estis neniu, kiu ne respondis, alie: Ĉiu respondis. En Esperanto duobla neado en unu propozicio estas emfaza jesado!
Tio ne signifas, ke sinsekve ne povas aperi negacio en du (aŭ pli ol du) propozicioj. Ekzemple: Ŝi ne / nek venis, nek telefonis. – Ĉu ŝi telefonis? – Ne. – Kaj ĉu li? – Nek li. Gravas tamen, ke en tiuj okazoj temas pri du propozicioj. Eble povas vin ĝeni la mallongeco de la esprimo. Tio ekestas, ĉar oni subkomprenas, sed ne ripetas la tutan demandon.
Problemo ekestas ankaŭ ĉe negacia demando. Ekz. Ĉu vi ne faris la lecionon? Por konfirmi la nefaradon iuj lingvoj – la japana, ekzemple – respondas, logike, per Jes, aliaj per Ne. Por Esperanto ne estas vaste konata regulo, kiu formo el ili estas ĝusta. Mi rekomendas, do, se estas eble, ne uzi negaciajn demandojn aŭ, se vi ricevis tian, ĉiam respondu per ripeto de la propozicio, ekzemple: Ne, mi ne faris ĝin. – Jes, mi ne faris ĝin. (Ŝajnas al mi, ke la lasta formo en Esperanto, estas malpli ofta ol la unua.)
Geza Kurucz, Hungario