
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
"Jen la vendejo kie ni ricevis la malbongustan trinkaĵon," rakontis Lopez al Mira kaj la infanoj. Ili eniris. Mira demandis al kasistino: "Ĉu vi vidis virinon hieraŭ, kiuj disdonis trinkaĵojn el portempa budo?"
"Jes, mi vidis ŝin. La budo staris tie. Poste ni malkovris ke ŝi tute ne havis permeson starigi budon. Jen nia estro. Parolu kun li."
Mira prezentis sin al la estro, kiu respondis: "Stranga afero estis. Tute nekonata virino – venis kun afiŝoj, kun nigra uniformo – aŭ kostumo, preskau kiel sorĉistino – kaj ekagis. Ĉiu kredis ke estis reklama kampanjo! Neniu imagis ke ŝi estas trompulo."
"Ĉu io restis de ŝia budo?" demandis Mira.
"Jes, preskaŭ ĉio. Ŝi tuj forkuris kaj lasis ĉion krom la botelo kun la trinkaĵo. Ni forĵetis ĉion en angulon de nia stokejo."
Post kvin minutoj Mira kaj la infanoj estis ekzamenantaj la restaĵojn.
"Serĉu ion nekutiman, aŭ ion personan."
"Mi trovis ion!" kriis Kati: "Rigardu. Mi trovis ĝin sub tiu afiŝo – bus-bileton!"
"Tagfino! Ho, mia teko," plendis instruisto Jan: "Eĉ pli peza ol hieraŭ."
"Same mia," respondis kolego Kristi: "Du klas-kolektoj – pli ol sesdek kajeroj."
"Kaj multaj horoj da korektado atendas nin vespere."
"Ĉu malfacila tago?" demandis virina voĉo.
"Jes. Ĵaŭdo estas ĉiam malfacila tago. Tro da lecionoj."
"Nu, refreŝigu vin per nia nova trinkaĵo! Porĉio. Provu ĝin!"
"Ĉu senpage?" demandis Jan, reage al proponita glaso.
"Jes, certe. Pro nia reklam-kampanjo en lernejoj. Bonvolu!"
La du instruistoj fortrinkis la ruĝetan likvaĵon sen vere rigardi la vizaĝon de la nigre-vestita proponinto. Kun etaj grimacoj pro la stranga gusto, ili forlasis la lernejon kaj paŝis al la aŭto-parkejo.
"Rigardu! Estas datstampo sur ĝi – kaj aliaj ciferoj." kriis Riko.
Ili estis en la oficejo de Mira kaj rigardis la bus-bileton.
"La stampita horo estas tuj post la akcidento en la tunelo." deklaris Kati.
Telefon-voko al la buskompanio sufiĉis scii la signifon de la ciferoj.
"La du lastaj ciferoj indikas la bus-linion: sep! Rigardu la horaron. Linio sep iras al Ranmonto. Tien." diris Mira, indikante ekster-urban lokon sur mura mapo.
Kati legis la horaron: "Nur ses busoj iras ĉiutage al Ranmonto. La venonta foriras je la tria tridek."
"Infanoj, ni iru al la bus-stacio."
Survoje al la aŭtoj, instruistoj Jan kaj Kristi plendis pri pezaj valizoj.
Ili poste diskutis lernejan konkurson.
"Vi konas mian lernantinon Katarina. Ŝi verkis longan eseon."
"Espereble ŝia kontribuo estos oportuna – ĉu en ŝia instrukajero?"
"Jes. Mi legos ĝin hodiaŭ vespere. Se bona, mi sendos ĝin."
"Konsentite, ĉar el mia klaso neniu eseo estas sufiĉe bona."
Kristi estis malfermanta la pordon de sia aŭto, kiam ŝi aŭdis subitan krion de Jan. Ŝi kuris al li. Ve. Li kuŝis sur la tero, la brako strange turnita, kaj la disfalinta valizo apude.
"La valizo! Ĝi sovaĝe tiris mian brakon. Mi kredas ke ĝi estas rompita. Aŭŭŭ. Doloregas!"
Mira, la infanoj kaj Bozo atingis la bus-haltejon. Ĝuste kiam ili trovis la kajon por Ranmonto, la poŝ-telefono de Mira sonis. Ŝi havas bonajn rilatojn kun la polico kaj jam diskutis kun ili pri la tunela akcidento. Tial, ili nun informas ŝin pri simila okazaĵo en la aŭto-parkejo de la lernejo.
"Ĉu vi nun estas surloke?" demandis Mira. Je jesa respondo, ŝi diris:
"Ĉu kuŝas apude teko aŭ valizo?... Provu levi ĝin." Sekvis paŭzo kaj poste krio de surprizo.
Riko diris: "Tio okazis en nia lernejo, ĝi estas proksima. Se la virino kaŭzis tion, eble ŝi alvenos baldaŭ por iri hejmen per la buso."
Intertempe la buso alvenis:

Ili aĉetis biletojn de la ŝoforo, preterpasis la virinon kaj sidiĝis en la malantaŭo de la buso. Ĝi ekiris. Iris, iradis, forlasis la urbon. Iom post iom malpleniĝis... La mistera porcia virino ne moviĝis. Ŝi restis ĝis la finstacio. Klare ŝi vivas en la montaro. Ili eliris malantaŭ ŝi kaj sekvis ŝin. Restante cent metrojn malantaŭ ŝi, ili vidis ŝin finfine malfermi la ĝardenan pordegon de timiga malluma domo kaŝita inter arbegoj sur monta flanko.
