
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
"Klare, Hedviga faras la atakojn, kaj la objekto de ŝia malamo estas nia lernejo." diris Riko: "Ŝi devas esti speco de sorĉisto, ĉar ĉiam iu objekto – tornistro, valizo aŭ teko – ekhavas dum horo grandegan pezon."
"Prave" daŭrigis Mira: "Oni pesis la objektojn en ĉiu kazo, la pezo estis ĉirkaŭ 300 kilogramojn – kaj post horo la pezo revenis al la kutima pezo: kvar ĝis dek kilogramoj.
La grupo estas revenintaj el Ranmonto kaj sidis en la oficejo de Mira. Ili rigardis recepto-libron, kiun ili kunportis.
"Kiaj sorĉoj!" kriis Kati: "La paliga plago, la ŝtoniga sorĉo, la raniga garnaĵo, la princiga porcio, la trituna truko, la mamoriga magiaĵo, la flugiga fluidaĵo..."
"Sed kiun utilon ili havas? Kiun ŝi uzas? Kio estu nia sekva movo?"
"Laŭ mi, " diris Mira: "Ni iru al la lernejo paroli kun instruistoj."
Bedaŭrinde, neniu plu rigardis la domon en Ranmonto. Ĝuste tie, Hedviga kovris sian hararon per peruko, admiris sin en la spegulo, metis botelon da trinkaĵo en sia korbo apud kolekto de instru-libroj, kaj forlasis la domon. Post kelkaj minutoj, la buso jam portis ŝin al la urbo.
La lernejestro kun gipsita brako tuj konsentis. Mira rajtis paroli kun la instruistoj de kemio kaj matematiko. Ambaŭ instruis dum multaj jaroj en tiu lernejo kaj supozeble memoros malbonan lerninton Hedviga.
"Jes, neforgesebla ŝi estis!" diris inter du snufoj sinjorino Gem, la kemia instruistino: "Eĉ ĝis hodiaŭ mi ne havis pli senesperan lernanton. Ŝi en la ekzamenoj ĉiam ricevis nur 1 – kaj eĉ tion ne meritis."
"Ĉu vi ofte kritikis kaj mokis ŝin?" demandis Mira.
"Nu, eble" konfesis Gem, paŭzanta nur por terni: "Mi estis pli juna tiam. Nun mi estas pli saĝa... kaj eble pli komprenema."
"Kaj eĉ foje vi batis ŝin..." sugestis Mira.
"Tio estis tiam normala puno en lernejoj." Sinjorino Gem ne volis rigardi en la okulojn de Mira, kaj do serĉis en sia sako por trovi naztukon.
"Rea, mi ne volas kritiki vin – estas fora pasinteco." diris trankvile Mira: "Sed ni devas malkovri kial Hedviga atakas lernantojn, instruistojn, lernejestron. Por via propra bono – eble vi estos la sekva viktimo!"
"Mi volonte parolos kun vi – sed nun mi devas gvidi lecionon.; Post 45 minutoj mi estos libera. Intertempe, parolu kun sinjoro Fer. Li sidas tie."
"Ŝia instruisto pri matematiko?"
"Ĝuste" respondis Rea: "Perci! Jen iu, kiu volas paroli kun vi!"
Je tio, la snufanta instruistino eliris en la infan-plenan koridoron.
"Saluton, ĉu sinjorino Gem?" venis voĉo el la koridora tumulto.
"Jes. kiel mi povas helpi vin?" demandis Rea, al okul-frapa junulino.
"Mi estas fraŭlino Vigheda, trejnata instruistino. Mi estas sendita el la trejnejo rigardi viajn lecionojn."
"Ĉu? Neniu informis min. Kutime mi ricevas informon."
"Nu! Vi scias kiom neorganizita estas nia oficejo. Verŝajne post semajno venos la informo."
"Jes, vere. Do, mi nun iras al leciono. Venu kun mi!"
"Bone ke vi venis, Vigheda. Se mia voĉo ne eltenos, eble vi devos fini la lecionon. Ĉu vi scias multon pri kemio?"
"Nu, pri kelkaj specialaj branĉoj, jes..." respondis la perukulo.

Envenis la lernantoj kaj komenciĝis la leciono.
"Kiu scias, kio estas latuno?" demandis s-ino Gem, enkonduke.
"Metalo – kombino de kupro kaj zinko" respondis Tomaso.
"Prave. Antaŭ vi, jen pecoj de latuno, kaj en la boteloj, stangoj de natrio en oleo."
"Ho, interese. Ĉu ni elprenu la stangojn?" demandis la klasa terurulo.
"Absolute ne! Se vi volas resti viva." diris Rea: "Post momento, ni rigardos la efikon de natrio sur latuno – la natrion ĉiam tenu en la oleo, en aero ĝia detrukapablo estas konsiderinda. Mi montros tion."
Ŝi fortranĉis peceton de la natrio kaj levis ĝin en la aeron. Ĝi tuj ekbrulis per vigla flamo.
"Do, nun tranĉu peceton kaj metu ĝin sur la latunon. Rigardu zorge por vidi la efikon."
En grupoj la infanoj timeme sub-olee tranĉis kaj eksperimentis. Dume, Rea levis dikan kemian libron por skribi ekvaciojn sur la nigra tabulo.
"Ve! Nekredeble! Kia reago!"
Estis krioj kaj bruo.
"Neniel atendebla! Nekredebla eksperimento. Kiu kredus tiun efikon?"
Efektive nekredebla. La krio kaj bruo venis de s-ino Gem, kiu subite kriegis, kaj falis tiom forte, ke ŝi trarompis la plankon kaj preskaŭ malaperis en nubon da kreto-polvo.

La krio kaj subita PUM! klare aŭdeblis tra la muro en la najbara instruista ĉambro.
"Kio estis tio? De kie? Apude, ĉu ne?"
"Jes", diris Perci: "Ŝajne de la kemia laboratorio. Rapidu!"
Ĉiu kuris al la pordo. laŭ la koridoro, kaj ĵetis malfermen la pordon.
Jen gapanta klaso, kaj la instruistino sternita sub la planko, brakoj disaj, naztuko preter fingro-teno unuflanke kaj la peza kemia libro je la alia.
Kati atingis ŝin unua, kaj provis senti korbaton. Bozo helpis per vigla bojado. Denove, la vundo estis je brako, kaj ĝuste tiu, kiu tenis la pezan libron.
Riko provis levi ĝin – sed tute ne povis.
"Denove tro malfrue", ĝemis Mira, "sed nur je sekundoj."
"Ĉu sinjorino Gem trinkis ion antaŭ la leciono?"
"Jes, la help-instruistino preparis por ŝi teon, kiam ni envenis. Ni vidis ŝin trinki ĝin."
"Help-instruistino? Kie ŝi estas nun?"
Nenie videbla.
"Help-instruistino? Ĉi-semajne? Tute ne!" diris la alveninta lernejestro, "Nur venont-monate venos nova grupo el la trejnejo."
"Priskribu tiun help-instruistinon!" ordonis Mira al la grupo.
"Sorĉistina – kun stranga harstilo kaj longa nazo."
"Hedviga, certe!"
(aperinta en Juna amiko, n-ro 107 (Decembro 2003))
Parto kvin aperos post monato. Estas ses partoj entute.
Rakonto: Stefan MacGill. Bildoj: Monika Molnár.
Estu vi detektivo, kiel ŝi. Klare, ĉiu viktimo trinkis el la ne-plaĉ-gusta trinkaĵo. Sed multaj trinkintoj ne suferis la pezo-plagon. Klare, estas alia kaŭza faktoro. Iel rilatas al magia frazo, kiun la viktimo diras antaŭ la pez-atako. Rerigardu al la partoj 1, 2 kaj 3. Se vi trovos la solvon, sendu mesaĝon al la aŭtoro: (aŭ fizikan leteron al la redakcio). El inter la ĝustaj solvoj, ni lotumos libro-premiojn.