
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
"Kiu estos la sekva viktimo?" demandis Riko, kiam ili revenis de la lernejo.
"Nu, kiuj estis la antaŭaj?" demandis Mira, la detektivo.
"La unua estis Tomaso, lernanto en nia lernejo, ĉe la tunelo".
"La dua estis Jan, instruisto, kiu falis en la parkejo antaŭ la lernejo".
"La tria estis la lernejestro mem. Pli kaj pli alta rango!"
"Nu, la kvara viktimo ne estis la Ministro pri Edukado, sed instruistino."
"Jes. Vidu la sinsekvon: lernanto, instruisto, lernejestro, instruisto..."
"Do, logike, la kvina viktimo estos lernanto!"
"Nu, eble, sed ne certe." dubis Mira.
"La unua lernanto estis knabo, la unua instruisto estis viro..."
"La dua instruista viktimo estis virino, do – logike – la dua lernanta viktimo..."
"...ESTOS KNABINO! Certe!"
"Ne certe. Eble. Certe ne certe. Eĉ dube." prudentis Mira.
Kati ignoris tiun dubon: "Klaras! Estas nur logiko. Detektiva laboro. Estos knabina viktimo." Post momenta silento ŝi aldonis: "Mira, eble tiu estu mi!"
"Kio? Absolute ne!" verdiktis la detektivo.
"He, he" ridaĉis Hevigo: "Nova atako! Plia venĝo kontraŭ tiu aĉa lernejo. La punoj, la batoj, la kritikoj ricevitaj... Denove, la vico de lernanto, knabino ĉi-foje! Mi preparu la likvaĵon!"
"Ion alian ni esploru" diris Mira: "Ĉiuj viktimoj trinkis likvaĵon, sed ne ĉiu trinkinto iĝis viktimo. Estis plia kondiĉo. Ni rigardu la aĵojn de Hedvigo."
Antaŭ ili kuŝis libroj, receptoj kaj likvaĵoj prenitaj de Ranmonto.
"Jen libro de sorĉaj diroj kaj magiaĵoj," diris Mira: "Mi legis el tio. Ni kredas ke kutime la sorĉanto diras la magiajn frazojn, sed ne ĉiam. Foje la sorĉato – tiu kiun oni sorĉas – devas diri la vortojn! Mi ne sciis tion."
"Do, ni provu memori la dirojn de la viktimoj."
"Mi telefonos al Lopez por demandi kion diris Tomaso antaŭ la akcidento."
"Ni demandu al S-ino Mulo, kion diris Jan en la parkejo."
"Jes, telefonu al Kristi. Eble ŝi memoros." diris Mira: "Kaj mi telefonos al la lernejestro pri la 'intervjuo' kiun li donis al Hedviga."
"Mi telefonos al klasanoj, kiuj estis en la kemia leciono."
"Mi vidas nur unu problemon en nia plano."
Ĉiuj okuloj turnis sin al Mira: "Kio?"
"Ni ne havas sufiĉajn telefonojn."
"Mi volis esti fama historiisto, aŭ verkisto, aŭ preleganto, sed tiu stulta lernejo: ĉiam matematiko, fiziko kaj, super ĉio, kemio! Nur noton unu ili sciis doni al mi, kaj eĉ kun sarkasmo." diris Hedvigo, pakanta sakon, "Nun, truko-preta. Pluen al lernantino, kaj post tio... la Ministro!"
"Jen ni skribis sur paperoj la dirojn de ĉiuj viktimoj. Ni rigardu ilin." La tablo en la detektiva oficejo estis kovrita per paper-pecoj.
"Jen unu: Tomaso diris 'Ni atingos vian patrinon pli rapide, se ni trairos la tunelon de la konstrukompanio.' Ĉu tio helpas nin?"

Kaj jen bildo de Tomaso post la akcidento:

"La instruistoj diskutis eseon de lernanto. Jan diris: 'Espereble ŝia kontribuo estos oportuna – ĉu en ŝia instrukajero?' en la parkejo tuj antaŭ la atako.

"En la intervjuo, la lernejestro rakontis pri malbona lernanto: 'Tuj poste li montris sian langon. Mi kriis 'Haltu nun', sed li ripetruktis.' Ĉu io signifa en tio?" demandis Mira.

La polico aperis minutojn poste, kaj vidis la lernejestron levi sian valizon ... kun teruraj rezultoj...

"En la kemia leciono ili studis la efikon de natrio sur latuno – ĝuste antaŭ la atako sinjorino Gem parolis pri la detrukapablo de natrio."

Pri la akcidento en la kemia laboratorio ni havas bildon, kiun desegnis poste lernantino Monika:

La esploro daŭris, ili legis pliajn dirojn. Subite Mira kriis: "Donu al mi denove tiun sorĉo-libron! Indekso... paĝo tridek du, jes, tiu sorĉo ... pri pezo, kaj tunoj... Jes!
Infanoj, mi solvis la misteron! Kati, eble vi tamen povos esti la sekva viktimo, ĉar ne plu estos danĝero!"
(aperinta en Juna amiko, n-ro 108 (Marto 2004)
La sesa kaj lasta parto aperos post monato.
Rakonto: Stefan MacGill. Bildoj: Monika Molnár.
Mira solvis la misteron. Eble. Ankaŭ vi solvu ĝin antaŭ la apero de la lasta parto post monato. Rigardu la dirojn de la homoj, kaj la informojn kiujn ni gajnis en la kvara parto pri tiu sorĉlibro. Se vi trovos la solvon, mesaĝu al .