ورود

مرا به خاطر بسپار

واژه‌نامه VORTARO*

برای باز کردن واژه‌نامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژه‌نامه را می‌توانید در "صفحات راهنما" بیابید.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

كمك: * ? بیشتر....

پیام‌رسان TUJMESAĜILO*

به وسیله این پیام‌رسان شما می‌توانید با دیگر کاربران !lernu گفتگو کنید. برای راه‌اندازی پیام‌رسان، بر روی دکمه‌های بالا کلیک کنید. اطلاعات بیشتر را می‌توانید در "صفحات راهنما" بيابيد.

کمك * *

* از لرنو حمايت كنيد!
به مدد پشتيباني شما لرنو فعال است

Juna Amiko

Portu al mi, rapide!

Sceno:
Restoracio. Viro kun longa nazo, stranga harstilo kaj "laŭta" ĉemizo envenas kaj sidiĝas. Kelnero preteriras rapide, kelkfoje. Videblas la sving-pordo al la kuirejo. Super ĝi pendas horloĝo.

Gasto: Kelnero! Kelnero! Mi petas!
Kelnero: Unu momenton, sinjoro, mi estas okupata! (malaperas, reaperas)
Gasto: Kelnero! Kelnero! Mi devas rapidi! Venu, mi petas!
Kelnero: Tuj, sinjoro! Mi servas tri aliajn klientojn! (malaperas, reaperas)
Gasto: Kelnero! Kelnero! Mi malfruas!
Kelnero: Tuj, sinjoro! Mi servas du aliajn klientojn! (malaperas, reaperas)
Gasto: Kelnero! Kelnero! Mia vico, nun!
Kelnero: Ankoraŭ ne! Mi servas unu alian klienton! (malaperas, reaperas)
Gasto: Ve! Kial mi ĉiam revenas al ĉi tiu terura restoracio?
Kelnero: Jen! Nun estas via vico! Kion vi deziras, sinjoro?
Gasto: Bonvolu porti al mi hamburgeron kun formaĝo, kun fritoj, rafanoj kaj kukumo! Rapide!

Kelnero Manĝemulo Kelnero: Tuj, sinjoro, fulme rapide! Li komencas foriri.
Gasto: (revokas lin) Ĉu vi ne skribos mian mendon? Vi forgesos ĝin!
Kelnero: Tute ne, sinjoro. Mi havas mirindan memoron!
Gasto: Sed vi havas centojn da mendoj. Kaj tri pli samtempe!
Kelnero: Mi havas sekretan metodon! Kelneran sekreton! Per tio, mi neniam forgesas.
Gasto: Ĉu vere? Diru vian sekreton.
Kelnero: Mi kreas rimojn. Poemetojn. Ili helpas al mi memori. Ekzemple por vi:

Fritoj, flava rondaĵo kaj rafanoj
inter hamburgeraj panoj,
aldone, kukumo
jen menda resumo!

Gasto: Bone! Sed vi havas ankaŭ centojn da klientoj. Kaj dekojn samtempe!
Kelnero: Neniu problemo! Mi kreas rimon ankaŭ por tio! Aŭskultu!

Terura ĉemizo, punka frizuro,
Longega nazo, absurda figuro!

Gasto: Hmmmf! Mia ĉemizo estas tre moda!
Kelnero: En Havajo, eble.
Gasto: Ne gravas! Gravas nur, ke vi rapide portu mian mendon!
Kelnero: Mi fulmos rapide! Mi rapidos fulme! Mi jam ne estas ĉi tie.

Li rapidegas for al la kuirejo kaj tuj reaperas kun tri pladoj, liveras ilin al tri klientoj, la tria estas por nia gasto: fritoj, kukumo, rafanoj, sed ĉefe grapfrukto inter hamburgeraj panoj.

Kelnero: Sinjoro, jen monda rekordo por rapida livero de manĝo! Bonan apetiton!
Gasto: Sed, sed, ne tion mi mendis! Kio estas tio?
Kelnero: Precize:

Fritoj, flava rondaĵo kaj rafanoj
inter hamburgeraj panoj,
aldone, kukumo...

Gasto: Fritoj, en ordo, hamburgero en ordo, rafanoj kaj kukumo, perfektaj, sed kio...KIO? estas tio? Li indikas la grapfrukton.
Kelnero: "...flava rondaĵo", sinjoro. Ronda kaj flava! Kontrolu mem!
Gasto: Sed ne tiun flavon, kaj ne tiun rondaĵon mi petis.
Kelnero: Ha, ve! Ĉu mi mis-memoris? Kio alia estas flava kaj ronda? Persiko,... ĉu tion vi deziris?
Gasto: Ne, ne, tute ne! Mi mendis...
Kelnero: ...la sunon!!! Ĝi estas ronda kaj flava!
Gasto: Ne, ne! Bonvolu forporti tion. Eble ĝi estas por iu alia. Mi ne mendis tion.
Kelnero: "Terura ĉemizo, punka frizuro, Longega nazo, absurda figuro!" ... Sinjoro, tio estas certe vi, kaj neniu alia.
Gasto: Kelnero, bonvolu rigardi tiun manĝon. Ĉu ĝi ne aspektas strange?
Kelnero: Nu, jes, fakte...
Gasto: Ĉu iu ajn iam venis en vian restoracion kaj mendis tion?
Kelnero: Nu, fakte, ne. Neniu, neniam. Sed neniu venis kun tia ĉemizo, tia frizuro...
Gasto: Forportu tuj tiun grapfruktan hamburgeron kaj portu fromaĝan, kiel mi petis.
Kelnero: Tuj, sinjoro. Fulme! Li prenas ĝin, sed rimarkas la horloĝon; estas la dua horo. Ho, sinjoro, mi bedaŭras, mi ne povas fari tion.
Gasto: Kio? Kial ne?
Kelnero: Estas la dua horo. Estas nun mia lunĉ-paŭzo. Aŭskultu:

Fine, je la dua, post laboro,
Venas staba manĝo-horo!
Bongustaĵoj montu sur teleroj,
Por kuiristoj kaj kelneroj!

Al si mem, foriranta:
Nu, kion mi elektu hodiaŭ? Salmo-fiŝa salato? Ĉampano kun kaviaro? Bif-steko kun... Ne, hodiaŭ mi preferas hamburgeron... kun fromaĝo, rafanoj kaj kukumo! Mmmm, jam mi salivas... Li iras al la kuireja pordo. Hej! Kuiristo! Estas la dua horo! Lunĉo-paŭzo por ni! Tempo malpaki la vere bongustajn manĝaĵojn! Li malaperas.

Gasto: Grrrrrr!

Aperis en Juna amiko 1998/4. Verkita de Stefan MacGill, 14 Julio 1998.