
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Ie en Afriko loĝas grupo de surikatoj. Junaj, maljunaj, knaboj, knabinoj, ĉiuj estas gajaj. Sed unu juna surikato, nomita Fred, jam trovis enua Afrikon. Li volis iri al alia lando, ekzemple al Usono. Sed li ne povis iri piede, estas tro for Usono. Do, li forgesis tiun ideon. Sed unu tagon venis esploristino. Ŝi filmis la surikatojn. Fred tion pensis ke li foriros kun la esploristino al Usono. Sed Fred ne volis foriri sen diri al la aliaj, sed li sciis ke se li diros al ili, ili ne lasos lin foriri. Tial li skribis leteron. Kaj kiam la esploristino volis foriri Fred ekkaŝis sin en la aŭto de la esploristino. Kaj li foriris. Fred estis tre laca, do li endormiĝis en la aŭto. Kiam li vekiĝis, li trovis sin en granda urbo, kun multe da homoj, aŭtoj kaj altaj konstruaĵoj.
Hejme, kiam ili vekiĝis, ili trovis la leteron:
La gepatroj de Fred tre timiĝis. Ili timis pro tio, ke Fred ne povas vivi en Usono kaj ne povas reveni! Ili timis, ke li havos problemon dum la vojaĝo. Al la amikoj de Fred, tre mankis Fred.
Fred ĉirkaŭ-rigardis kaj diris:
— Tion mi bezonis, la urbon!
Kaj tiam unu dalmato alproksimiĝis al Fred kaj alparolis al li:
— Saluton! Mi estas Ĝul, kaj mi estas hundo. Kiu besto vi estas, de kie vi venas, kaj kiel vi nomiĝas?
— Saluton! Mi estas surikato el Afriko, kaj mia nomo estas Fred. Kaj mi volus vidi la interesaĵojn de la urbo.
— Mi povas gvidi vin, venu!
Ili iris en butikoj. Ludil-butikoj, vestaĵ-butikoj, libro-butikoj, manĝaĵ-butikoj… Poste ili iris en McDonalds. Ili bone manĝis kaj aĉetadis al Fred tre plaĉis Usono. Ili renkontis Disneylandon. Ili iris sur rapidegaj ondotrajnoj, gigantaj radoj, doĝemoj… Ankaŭ Disneylandon ĝuis Fred. Al Fred tre plaĉis Usono; li volis resti tie, sed li sciis ke li devas reiri.
— Do, Ĝul, — diris Fred — dankon pro la gvidado, estis tre bona, sed mi devas hejmeniri.
— Bone, do se vi devas, vi iru, sed ĉu mi rajtas akompani vin ĝis via forirejo?
— Jes, kaj mi ĝojus se vi farus tion.
— Do, kiel vi volas iri reen?
— Kiel estas plej facile?
— Per aviadilo.
— Bone, ni iru al la flughaveno!
Sed kiam ili volis ekiri Fred diris:
— Ĝul…
— Jes.
— Mi havas brilan ŝtonon kaj mi pensis ke mi donos ĝin al mia plej bona amiko, do laŭ mi vi devus havi ĝin.
Fred volis doni la brilan ŝtonon al Ĝul kiam du grandaj hundegoj paŝis antaŭ ili.
— Donu la brilan ŝtonon — diris unu el la hundoj.
— Neniam — diris Fred.
— Se vi ne donos ĝin, ni forprenos.
— Prenu, se vi povos!
Kaj tiam la hundoj komencis ĉasi ilin. Fred saltis sur Ĝul kaj ŝi kuris. Ili kuris antaŭ la domoj, malantaŭ la domoj, inter la domoj, en la domoj, ĉirkaŭ la domoj. Sed tiam ili iris en sakstraton! Ili kaŝiĝis inter rubujoj, la hundoj venis, ili rigardis ĉie! Nur tie ne kie ili estis. Dum la hundoj serĉis ilin, ili eskapis.
— Hu! Tio estis riska!
— Jes, tre riska.
— Do, al la flughaveno.
— Jes.
Ili saltis sur la malantaŭon de taksio kaj post dek minutoj ili jam estis tie.
Poste Fred kaŝe eniris inter multe da piedoj, evitante la kontrolistojn. Neniu vidis ilin, feliĉe. Iu homo havis grandan tekon. Fred aŭdis paroli la homo:
— Oh. Kiel bone estos en Afriko!
Fred jam sciis ke li iros kun li. Nur li ne sciis kiel. La teko malfermiĝis subite kaj ĉio elfalis. Fred tiam kaŝiĝis en la teko. La homo remetis la elfalintajn vestaĵojn, sur kaj ĉirkaŭ Fred.
Oni metis la pakaĵon kun Fred en aviadilo kaj ili ekiris.
En la posta mateno la aviadilo alteriĝis. La homo elprenis la valizon. Fred pensis kiel li povos elveni. Li pensis kaj pensis.
Post minutoj li jam estis elfosinta sin. Li jam vidis de tie sian grupon. Fred ĝojis ke li revenis.
Fred rakontis siajn aventurojn, kaj rakontis ankaŭ pri Ĝul.
Kaj ĉio denove iris same kiel antaŭe…
FINO
Fabelo verkita de la tiam 11-jara Hajnal MacGill (kunlaboranto de Juna amiko), gajninto en grupo B de la Esperanta sekcio de la Tutmonda Fabel-Konkurso 2003, organizita en Taivalkoski, Finnlando.
Vidu pli da fabeloj ĉe: http://www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm .