
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
En la kuranta jaro, esperantistoj honoras la 100-jariĝon de internaciaj Esperanto-kunvenoj. Unue, en marto 2005, okazis la renkontiĝo "Boulogne 2005" en la franca apudmara urbo Bulonjo, kie la iniciatinto de Esperanto, L.L.Zamenhof, kun preskaŭ 700 samideanoj, kongresis en aŭgusto 1905. Nun, cent jarojn poste, estis ripetita lia parolado en la sama teatro, kie oni kongresis tiam. Estas kvazaŭ miraklo, ke la teatron evitis la bomboj de la dua mond-milito, kvankam 85% el la urbo detruiĝis.
En la lasta semajno de julio 2005 okazis la 90a Universala Kongreso (UK) en Vilno, Litovio. Ĉu vi scias, kial nur la 90a, kvankam oni festas 100-jariĝon? Ĉar la mondmilitoj malebligis kongresadon en 1916-1919 kaj 1940-1946.
S-ino Saliko el Finnlando
... En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj, kreitaj laŭ unu modelo ... disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion; sed tio ĉi estis nur revo.
... Kaj nun la unuan fojon la revo de mil-jaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca mar-bordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia!... Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata ... dum la alia sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj ... ni ĉiuj estas plene egal-rajtaj.
Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gast-amaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!