
برای باز کردن واژهنامه، بر روی دکمه بالا کلیك نمایید. چگونگی استفاده از واژهنامه را میتوانید در "صفحات راهنما" بیابید.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
كمك: * ? بیشتر....
Raportantoj de diversaj landoj kaj kulturoj formas ĉenon kaj sendas siajn verketojn al la ceteraj helpe de s-ro Jasuo Hori, Japanio (), kiu antaŭ pluraj jaroj iniciatis interŝanĝon de raportoj (la temaro estis donita por tuta jaro). Por ilustri la agadon, ni prezentas ĉi-sube la raporton de s-ro Michel Sanson (Francio), kiam la temo estis la monatoj de jaro.
Lasta-tempe pluraj raportantoj elfalis, bedaŭrinde. Ĉar la ideo estas tre alloga, nepre apoginda kaj tre aktuala. Kaj krome, ĝi tute harmonias kun la agado de InterKulturo, AKEL, LingvoLanĉilo. Ili ĉiuj deziras interproksimigi, interamikigi homojn de diversaj kultur-sferoj. En la ĵus menciitaj rondoj agadas ĉefe infanoj. Ĉenraporto deziras mobilizi homojn super 40 jaroj, ĉar ili pli bone konas malnovajn etnajn tradiciojn, kiujn ili prezentus ne nur al samaĝaj geamikoj, sed ankaŭ al la infanoj, kiuj kunagadas internacie, kaj kiuj interesiĝas pri la kutimoj de aliaj popoloj. Tiuj raportoj povus servi por ili kiel modeloj.
La celo de Esperanto estas kunligi diverslingvajn homojn kaj tio estas ebla nur per reciproka interŝanĝo de kulturaj valoraĵoj. Venu kaj helpu revigligi la komencitan agadon de ĉenraportantoj.
Se vi estas preta sendi kvar raportetojn (po 1-2 paĝoj) jare pri anticipe difinitaj temoj, informu nian redakcion, ĉar ni devos kunordigi la raportantojn (kie estas pluraj el unu lando, tie la temoj estos dividitaj inter ili). La plej interesaj raportoj aperos en Juna Amiko, la ceteraj en ties hejm-paĝaro, t.e. ĉiuj raportoj estos legeblaj de ĉiuj sci-voluloj.
Por relanĉi la agadon nun ni proponas al vi la temon:
Kiuj estas la plej popularaj naciaj legomoj, fruktoj, viandoj: manĝaĵoj en via lando aŭ regiono?
Kun la raporteto, bv. sendi temo-proponon al nia redakcio ().
Ne hezitu, partoprenu kaj instigu viajn eksterlandajn geamikojn partopreni. Tio alportos al vi ĝojon kaj amuzos multajn esperantistojn tra la tuta mondo ekde infanoj ĝis alt-aĝuloj.